Samuel Brown

Samuel BROWN (m. la 16an de septembro, 1849) estis angla inĝeniero kaj inventisto, al kiu oni atribuis la disvolvigon de unu el la plej fruaj ekzemploj de interna eksplodmotoro, en la komenco de la 19a jarcento. Brown, barelfaristo laŭ sia metilernado (li patentis ankaŭ plibonigojn por maŝinaro por fabrikado de bareloj kaj de aliaj ujoj), estis priskribita kiel la 'patro de la gasmotoro'. Loĝante en Eagle Lodge en Brompton, nome areo de okcidenta Londono, el 1825 al 1835, li disvolvigis 'la unuan gasmotoron kiu sendube faris veran laboron kaj ja estis mekanika sukceso'. Li konstruis du motorojn por pruvaj celoj en la terenoj de la Lodge. Lia nekrologo atribuis al li la inventon de gasvakua motoro kaj de la ŝraŭba pelilo.


Developed by StudentB